text
stringlengths 0
56.8k
|
---|
En 2013 Usono aprobis la Magnickij-leĝo, kiu forte ĝenis la putinisman eliton. La Kremlo ne povis rebati ekonomie, do faris tion per... la infanoj! Oni deklaris ke la rusiaj infanoj adoptitaj en Usono trafas tie grandan danĝeron, mistraktadon ktp. Tiel aperis la "leĝo de malhonestuloj", kiu laŭvorte celis protekti la orfojn, sed en realo senigis centojn da ili solan ŝancon akiri familion kaj iujn simple sekvis al la morto.
|
Poste je la sama preteksto estis aprobita multe diskutata kaj neimageble stultega (ĉar fakte ne realigebla) leĝo, kiun eksterlandanoj ofte konsideras malpermeso de samseksumado en Rusio. Fakte tiu ĉi paperaĉo malpermesas nur "samsekseman propagandon (!) inter la neplenkreskuloj". En miaj 42 jaroj mi neniam sukcesis renkonti tiun magian samsekseman propagandon kaj neniu donis al mi tian ekzemplon. Plian fojon oni fiuzis la infanojn kiel ŝirmilon de tute aliaj celoj – ĉi-foje de la banala gejfobio.
|
Rigardu ĉirkaŭen kaj sendube vi trovos multajn ekzemplojn en via lando. Politikistoj, ekleziuloj, komercistoj – ĉiuj aktive uzas tiun universalan, nekontesteblan argumenton: "Ni faras tion por protekti la infanojn!" Mirinde, sed la publiko plejparte aplaŭdas aŭ almenaŭ obeeme silentas. Neniu riskas kontraŭi la kulton.
|
“Mi ne pretas reveni al laboro, ĉar mi ne plu vidos la bebon tage, nur matene kaj vespere. Li ŝanĝiĝas rapide kaj mi devas vidi ĉion!”
|
“Mi ne preparis lian pasporton, ĉar mankas bona foto. En tiu li estas malbela, en alia trista, la tria estas malhela...”
|
“Ni ne iros al infanteatro, ĉar li kuros ĉie, ĉion forprenos de aliaj infanoj kaj rompos. Mi ne povas obeigi lin, li ja estas bebo!”
|
Ŝi vokis ĝin returne la infano havis la nomon de la perdita fratino kaj alpremis ĝin al la koro. Sed kiam ŝi denove forlasis la infanon, tiu ĉi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola. Ŝi ne sciis, kion ŝi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis. Dio! kio ĝi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo?
|
Li pereos ĉi tie sola, neniu ekscios pri lia terura suferado... Almenaŭ se estus al li ebligita lastfoje adiaŭi kun la gepatroj kaj fratinoj ... kaj danki al sinjoro Meyer pro lia afableco... Sed ĉu vere estas ĉio perdita? Ĉu li devas ĉi tie perei? Li suprenlevis la kapon. Al li proksimiĝis nova aperaĵo. Nun tio ne estis la trompa fatamorgano, sed araba virino. Li ekkuris al ŝi.
|
SINJORINO HOLT Kaj kiam la duonfrato — la perdita subjekto — estis forkurinta, kaj la tuta urbo kompreneble ŝokiĝis pro li, — ĉu Vi scias kion ŝi tiam faras? Ŝi vojaĝas transen al li! SINJORINO RUMMEL Jes, kaj la skandalo, kiun ŝi faris antaŭ ol forvojaĝi, sinjorino Holt! SINJORINO HOLT Tŝŝ, ne parolu pri tio. SINJORINO LYNGE Dio, ĉu ŝi ankaŭ faris skandalon?
|
Ĉu ili jam venas? FRAŬLINO HESSEL Karsten; vi parolas kvazaŭ ni venis por frakasi vin. Permesu do al mi diri, el kia erco li estas, ĉi tiu perdita filo, kiun via morala socio evitas kvazaŭ iun pestinfektitan. Li povas senesti de vi, ĉar nun li estas forvojaĝinta. KONSULO BERNICK Sed li revenos — FRAŬLINO HESSEL Johan neniam revenos. Li forvojaĝis por ĉiam, kaj Dina kunvojaĝis.
|
Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda; sed se eĉ la nombro de l' voĉoj nenian venus al dek milionoj, la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita.
|
En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aŭ du jaroj li fariĝis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laŭdadi ŝin kaj ankaŭ la mondon! Kaj li neniam laciĝadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona ŝi estis. Li pardonis al ŝi.
|
Prenante sur sia koro la versojn al la perdita feliĉo, Karlo iras laŭ la vojeto kondukanta de l' domo de sia patro Kantamant al la lago. La akvo estas proksima, li ne haltas. Liaj piedoj subakviĝas, li ne haltas. Liaj genuoj, liaj koksoj, lia brusto subakviĝas, li ne haltas. Kaj, kiam, lastafoje, li amege ekkriis: «Jonjo!» lia kapo malaperas sub la trankvila surfaco de l' dormanta lago.
|
Sed Frederiko ne ŝajnis tion ekvidi, li manĝis kiel kutime kaj trinkis ĝis ebriiĝo. Ĉu vi vidis vian fraton hodiaŭ Frederiko? Ne mi ne vidis lin, sed li ne estas perdita, li retrovos la vojon al la kastelo. Eble li amindumas iun paŝtistinon, kaj li forgesis la horon. Cetere mi ne estas komisiita gardi lin!
|
Ŝi rigardis jen la kuraciston, jen la servistinon, ŝiaj rigardoj serĉe vagis tra la ĉambro. "Li estas for, perdita por ĉiam", ŝi flustris. "Ho, kara doktoro, iru al Bolnau." "Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfeliĉa komerca konsilanto, li jam sufiĉe ekscitiĝis pri via afero, tiel, ke li devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"
|
Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron. "Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion ĉi diri al ŝi. Ŝi longe forestas." La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de ŝi estis tute senhelpa kaj perdita.
|
Münster-Geschinen situas proksimume 170 km (aerdistanco) oriente de Ĝenevo kaj 108 km (aerdistanco) sudokcidente de Zuriko.
|
La ĉefa setlejo situas en la alta valo de Rodano, (je alteco de 1397 m s.m.) ĉe la alfluo de la rivereto Minstigerbach al Rodano. La komunumo etendiĝas norde ĝis la krestoj de Blatthörner (3000 m). En la alta valo de Minstigerbach, estas pluraj lageto; inter kiuj lago Trützisee (2579 m), sub monto Löffelhorn (3095 m).
|
La komunumo Münster-Geschinen limas en nordo al Guttannen (BE) en oriento al Obergoms en sudo kaj okcidento al Reckingen-Gluringen kaj en nordokcidento al Fieschertal.
|
La komunumo estiĝis per la kunigo de la antaŭaj komunumoj Münster kaj Geschinen. La komunumo de Münster momiĝis Goms ĝis en la 15-a jarcento poste oni donis tiun nomon al la valo.
|
Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Münster-Geschinen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
|
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.
|
Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Oktobro 2015)
|
Vroclavo[1] (pole Wrocław [VROcŭaf]; germane Breslau [BRESlaŭ], en la silezia germana dialekto Brassel [BRASl], ĉeĥe Vratislav) estas la 4-a plej granda urbo de Pollando, situanta ĉe la rivero Odro. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo). Ekde la fino de la dua mondmilito ĝi apartenas al Pollando; ĝis la fino de la Dua Mondmilito ĝi apartenis al Germanio kaj nomiĝis Breslau (legu: Breslaŭ). La esperantlingva nomo de la urbo tial ĝis post la Dua Mondmilito estis Breslaŭo.[2] Laŭ legendo la urbo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1000 de la ĉeĥa princo Vratislav la 1-a (kaj nomita laŭ li). Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
|
Konataj simboloj de la urbo estas la koncertejo Jahrhunderthalle ("jarcenta halo"), kiu ekde 1945 ricevis la nomon Hala Ludowa, la monumento Iglica kaj la Panoramo pri Racławice, kiu origine situis en Lvovo. Krome el la urba silueto elstaras la historia akvoturo. En 2016 Vroclavo kune kun la eŭskia urbo Donostio estos la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
|
La Universitato de Vroclavo (pole: Uniwersytet Wrocławski) estas unu el la plej elstaraj edukaj institucioj en la regiono.
|
En Vroclavo ekzistas entute 20 tramaj linioj. Je tri el tiuj linioj estas uzataj nur ambaŭdirektaj tramoj Škoda 19 T.
|
En 1905 fondiĝis esperantista grupeto en tiama Breslau sub provizora prezido de Rudolf Janas ĉe Gustav-Freytag-Straße 15. La 12-an de aprilo, 10 amikoj kunvenis kaj decidis lerni Esperanton kaj labori por ĝia disvastigo en Breslau. Komence la grupo ne funkciis, en 1906 oni refondis la grupon. Oni elektis novan estraron: d-ro Geldner 1-a prezidanto. Karl Wallon 2-a prezidanto, Rudolf Janas sekretario kaj kasisto. Danke al la klopodoj de Wallon, la grupo rekomencas bataladon kun novaj fortoj. La nove vivigita grupo havis 15 anojn; la kunvenoj okazis ĉiumarde en la restoracio Böttcher, Neue Gasse 15, vespere je la 9-a, lokaj gazetoj raportis pri Esperanto.
|
Rudolf Janas translokiĝis al Poznań kie ankaŭ fondis grupon en 1908. En tiu jaro, novaj grupoj fondiĝis: la Esperanto-Asocio des Evang. Treubundes kies Prezidanto estis Erich Pattloch, Theresenstr. 22. Kunvenoj okazis ĉiudimanĉe 4-6 posttagmeze en Treubundsaal, Gräbschnerstr. 117; la Esperanto-Grupo de Abstinenculoj kaj la Esperanto-Asocio de KUJV.
|
En 1909 ĉe Humboldt-Verein für Volksbildung fraŭlino Julie Wolfson aranĝis kurson. En tiu jaro, ĉar ne ankoraŭ ekzistis aparta organizo por Silezio la loka grupo aliĝis al la Orientgermana Esperantista Ligo. Laŭ invito de la tiea sekcio de „Societo de germanaj inĝenieroj” sinjoro Schiff, prezidanto de la grupo de Berlino, paroladis pri la aparta graveco de internacia helpa lingvo por la inĝenieroj. Arnold Behrendt faris paroladon en tiea bankista unuiĝo pri la temo „Nuna stato kaj estonteco de Esperanto”. La jubileo de Zamenhof estis bele festita. Mahn faris la festan paroladon, sinjorino Eisner, la unua profesia deklamantino esperanta recitis kelkajn poemojn, estis ludita teatraĵo kaj kantita speciala festkanto. La gazetaro favore raportis pri la movado, kelkaj lokaj kafejoj kaj hoteloj por siaj gastoj abonis esperantajn ĵurnalojn. La kunvenoj, kiuj de 1910 okazis en Theater-Café, Theaterstrasse estis vizititaj de pluraj fremdaj gesamideanoj.
|
Loka Ligo de Breslaŭaj Esperanto-Unuiĝoj estis fondita en 1919 ĉe Matio-gimnazio, nove aranĝita kurso estas gvidata de Max Mielert. En tiu jaro oni fondis ankaŭ grupon Katolika Esperanto-Societo Unueco. En 1920 estis tri esperanto-grupoj en la urbo, estis fondita en 1921 junulara grupo kun 23 membroj, kiu du jarojn poste estos la kerno de nova Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj kaj ties loka grupo en la urbo. Ankaŭ en 1921, Vroclavo estis sidejo de ĵus-fondita Silezia Esperanto-Ligo (SILEO) (germane Schlesischer Esperanto-Verband).
|
En la unuiĝo de la komercaj agentoj paroladis d-ro Kandt 1910. Georg Mahn, kiu plenumis ekzamenon en Barcelono, en la Humbold-Akademio gvidis kursojn. Post paroladoj de Georg Mahn en „Verein der Deutschen Kaufleute” kaj „Kaufmännischer Verband für weibliche Angestellte” komenciĝis novaj kursoj gvidataj de fraŭlino Julie Wolfson. Unu el la plej malnovaj membroj sinjoro Skeide, pro translokiĝo devis transdoni sian oficon de kasisto de loka grupo al sinjoro Wolfson. Fondiĝis instituto speciala por instruado pri nia lingvo, kiu troviĝas en Augustastr. 36. En ĝi oni instruas laŭ deziro dum ĉiu ajn tempo de la tago. Post konvinka parolado de sinjoro Schlaf kvindekses laboristoj fondis grupon specialan, Georg Mahn instruis ilin. Plie Siegmund Freund entuziasmigis kelkajn geblindulojn por nia afero, kun kiuj li studis nian lingvon.
|
En la kunvenoj ĉiusemajnaj estis farataj regule paroladoj kun sekvanta diskuto, la unua estis farita de sinjoro direktoro Salo Sackur, la 75-jara „Nestoro” de la grupo. La grupo decidis akcepti neaktivajn membrojn je tre malalta kotizaĵo, por ebligi al ĉiuj interesuloj la subtenon de la movado. Ĝi de nun kunvenis marde en „Vier Jahreszeiten” kaj ĵaŭde en „Theaterrestaurant”. Okazis diversaj gravaj paroladoj propagandaj: de Siegmund Freund en „Demokratische Vereinigung” pri „Ĉu la enkonduko de Esperanto estas demokratia postulo?” kaj de sinjoro Wolfson en „Kaufmänischer Verein für weibliche Angestellte” pri „Kion celas efektive la internacia helplingvo Esperanto?” Tre signifa estis parolado de eminenta kuracisto, prof. Rosenfeld, en Humbold-Akademio, temanta „Pri artefaritaj mondlingvoj”. Al 250 aŭskultantoj li varme rekomendis nian lingvon. Liaj paroloj estis des pli impresaj, ĉar li studis 33 lingvojn kaj parolas 15 el ili. ─ Komenciĝis novaj kursoj; pola kaj bohema gastoj estis bonvenataj en la grupaj kunvenoj. Dum unu el ili, Elias Zepler, reveninte de orientvojaĝo, raportis pri siaj spertoj. Trapasante 10 diverslingvajn landojn, li preskaŭ ekskluzive uzis la esperantan lingvon.
|
Ekde aŭgusto 1911 estis eldonata gazeto „Poŝta Esperantisto” ĝis 1914. Post 1913 la eldonado estis neregula. „Unuiĝ-Informoj de la Germana Esperanto-Unuiĝo de Poŝtaj kaj Telegrafaj Oficistoj” eble estas alia nomo de la sama gazeto. Gazeto „Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau” estis eldonita en Breslau de majo 1912 ĝis 1913.
|
En 1912 kurso por Ruĝkrucanoj komenciĝis, partoprenis 27 personoj. La katolika Esperanto-grupo festis la 15-an de decembro la naskiĝtagon de d-ro Zamenhof. La festparoladon faris kalkulkonsilisto Edmund Schulz el Schweidnitz. Fraŭlino Wojciechowska kantis kaj prezentado de vivantaj bildoj priesperantaj plibeligis la bone vizititan feston. La estraro de la grupo tiam konsistis el sinjoroj Janietz, Wolf kaj Würz kaj fraŭlino Montag. La ĝistiama prezidanto, sinjoro Reichelt, ne povis reakcepti la elekton pro siaj studoj. En 1912 ekzistis en Breslau entute 17 novaj kursoj, inter ili unu en la imperiestra telefonoficejo, sub gvidado de Arnold Behrendt, nur por poŝt- kaj telegrafoficistoj (136 anoj) kaj Ruĝkruca kurso kun 50 partoprenantoj.
|
Elias Zepler mortis la 6-an de februaro 1913. Ĉe la enteriga soleno ĉeestis reprezentantoj de ĉiuj Breslau'aj Esperanto-grupoj, en kies nomo Arnold Behrend parolis varmajn adiaŭajn vortojn al la mortinto. En la Januara/Februara numero de Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau estis publikigitaj artikoloj pri „Elias Zepler kiel esperantisto” de Georg Mahn kaj „Esperanto und Ido” de Arnold Behrendt. La lasta artikolo speciale atentigas pri la tie eldonita nova flugfolio pri tiu ĉi temo, verkita de d-ro Haller-Leisnig.
|
Ankorau en februaro, Arnold Behrendt propagande parolis en „Libera Studentaro, sekcio por ŝtata kaj popola scienco”, kaj en la loka grupo de „Vortrupp”. En marto li faris paroladon en la loka grupo de „Alldeutscher Verband” pri „Esperanto-movado kaj Deutschtum”.
|
Katolika Esperanto-Grupo komencigis 2 kursojn, unu por gesinjoroj, en kiu partoprenas 19 personoj, kaj alia por 21 membroj de la societo „Katholische weibliche Angestellte und Beamten”, en kiu sinjoro Wolf faris propagandan paroladon. La unuan kurson gvidas sinjoro Wolf, la duan fraŭlino Wojciechowska. Laborista Grupo en februaro ricevis viziton de kamarado Frimberger el Wiesbaden. En la februara monata kunveno parolis sinjoro Keller pri esperantismo.
|
En la jarcenta ekspozicio de Prusio okazis la 10-an de aŭgusto 1913 Silezia Esperanto-Tago, kiun partoprenis multaj gastoj el la tiamaj orientaj provincoj de Germanio kaj ankaŭ el aliaj partoj de Germanujo. Sabaton oni konatiĝis en saluta vespero, dimanĉon matene, en festkunsido, la kunvenintoj estis salutataj de reprezentanoj de la magistrato kaj de la porfremdula societo; la festparoladon faris sinjoro Arnold Behrendt. Dum la tago oni vizitis la ekspozicion, kaj vespere direktoro d-ro Albert Schramm el Leipzig propagande parolis. En festo de la katolika virunuiĝo sinjoro Wolf transdonis gratulojn en la nomo de Katolika Esperanto-Grupo.
|
Laŭ instigo kaj sub gvidado de studento Fritz Wiener, la 23-an de junio 1913 en universitata aŭskultejo kun partopreno de rektoro komenciĝis kurso por studentoj. Samideano el Aŭstrio, d-ro Paja Staniĉiĉ, vizitis la lokan laboristan Esperanto-grupon kaj vekis viglan intereson inter la ĉeestantoj, tiel ke tuj 4 novaj anoj aliĝis al la grupo. Okaze de la kunveno de sileziaj filologoj, la 4-an de oktobro, prof. d-ro L. Huebner el Schweidnitz en speciala kunsido parolis pri Esperanto kaj ĝia valoro por la lernejo; ankaŭ en la oficialaj kunsidoj kelkfoje estis okazo atentigi pri Esperanto. Tio estis speciale valora propagando, ĉar tiel ĉiuj instruistoj de la sileziaj altlernejoj konatiĝis kun nia afero aŭ persone, aŭ ili ricevis informojn per la oficialaj raportoj. Laborista Grupo per disdonado de flugfolioj, anonco kaj artikolo en „Volkswacht” sukcesis aranĝi kurson kun 33 geanoj sub gvidado de Johann Burda.
|
Estas kreita en 1914 Internacia Ligo de Esperantistaj Poŝtoficistoj (ILEPO) kun oficejo en Breslau. La ligo celis disvastigi Esperanton inter poŝtoficistoj ĉiulandaj kaj la publiko, la ĉiumonata organo estis „Poŝta Esperantisto”, Arnold Behrend iĝis sia prezidanto.
|
La Unua mondmilito tre malhelpis la Esperanto-Movadon. Malgraŭ la milito esperantistoj de Breslau kaj aliaj sileziaj urboj kontinuis Esperanto-agadon, kvankam ke multaj militservis kaj kelkaj ne revenis el la milito.
|
Loka Grupo de GEA pro klopodoj de monaĥino, fraŭlino M. Koscinska, povas okazigi kurson gvidita de Georg Mahn por la gejunularo de la Liberreligia Komunumo en 1916. Krome Georg Mahn faris paroladon en la hejmo de la socialista gejunularo; sufiĉe granda nombro da ĝi anoncis sian pretecon lerni Esperanton. En la loĝejo de sia prezidanto Adolf Selten la blindula unuiĝo „Interna Lumo” solenis la naskiĝotagon de Zamenhof. La membroj kaj gastoj havis grandan ĝuon per multaj muzikaj kaj deklamaj reprezentaĵoj. Pola samideano, sinjoro Wiesenthal el Varsovio, vizitis la lokan grupon en decembro. Li ĝojigis la grupanojn per tre interesa parolado di sia nelibervola, preskaŭ unu- kaj duonjara restado en Parizo kaj en Svislando. Kunsidoj regule okazas malgraŭ la milito kaj estas ofte tre interesaj pro la alvenintaj leteroj de militistaj samideanoj. D-ro Felix Zamenhof ĝojigis la grupon dum sia kvarsemajna restado en Breslau 1916 regule per sia vizitado. En oktobro 2016 en la urbo mortas Benno Küster, kiu i. a. al Esperanto tradukis la "eposon idilian" Hermano kaj Doroteo de Goethe.
|
Maje 2013 gastis en Vroclavo dum sia turneo tra Pollando la Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Post la Senato la ekspozicio estis en Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów. Al Vroclavo la ekspozicion invitis kaj organizis la Silezia Esperanto-Asocio kaj Margareta Komarnicka. Poste la ekspozicio veturis al alia urbo en Malsupra Silezio, t.e. Złotoryja kaj sekve al Supra Silezio, t.e. Sosnowiec, Czeladź kaj poste al Lębork, Lodzo, Łowicz ... kaj poste denove al norda Pollando: Sztum, Kwidzyn, Elbląg, Słupsk, Kartuzy, ... .
|
De 1924 ĝis 1933 okazis esperantlingva disaŭdigo de Radiostacio Breslau kun Esperanto-kursoj. En 1925 loka movado okazigis Esperanto-prezentadon kaj kostumfeston por 140 personoj.
|
La antaŭkongreson 30-an julio 1931 en Breslau partoprenis kongresanoj el dek landoj kun akcepto per la urba estraro en la salonego de la urba deputitaro. Alparolis la kongresanojn urbestro Mache en la nomo de la urbo, Geheimrat Rosenfeld por la Gesellschaft für vaterländische Kultur kaj la Humboldtsocieto, d-ro Grumbkow en la nomo de la Radio-stacio. Por la esperantistoj en Breslau parolis Siegmund Freund, la delegito de UEA. Vizito al la mezepoka urba domo kaj la muzeo en la iama kastelo finis tiun antaŭkongresan kunvenon. La partoprenintoj kore dankis al fraŭlino Elsa Koschate, Bernhard Zenker, fraŭlino Margarete Polier por la afabla gvidado.
|
Kiam ekregis la nacisocialistoj en Germanio en januaro 1933, unue estis malpermesitaj la laboristaj Esperanto-grupoj kaj persekutiĝis politike maldekstraj civitanoj, en 1936 komplete malpermesiĝis ĉia aktivado por Esperanto. Ekde la pogroma Kristala nokto de novembro 1938 la antaŭe jam senrajtigitaj judaj civitanoj de Breslau samkiel en aliaj partoj de Germanio ekmurdiĝis; tiun sorton trafis ankaŭ la judaj esperantistoj en Breslau - kiel ekzemplo por multaj aliaj menciiĝu Adolf Selten, antaŭe gvidanto de unu el la urbaj Esperanto-grupoj, kiu post longa torturado fare de la nazioj murdiĝis en 1942. Post la anekso de Sudetio en 1938 kaj post komenciĝo de la Dua Mondmilito en 1939 la konkero de pliaj landoj fare de Nazia Germanio ankaŭ la persekuto de esperantistoj ampleksiĝis al tiuj teritorioj. Kiel ekzemplo por multaj aliaj menciiĝu Josef Raška, nelacigebla aktivulo en la Ostrava-regiono, poste translokiĝinta al Příbor: Li estis arestita la 16-an de aŭgusto 1941 pro sekreta movado kaj arestata en Nový Jičín, Moravia Ostrava, Opava, Mírov, kaj fine en Vroclavo, kie li estis post longa turmentado ekzekutita la 16-an de aprilo 1943.
|
Post la dua mondmilito ĉiuj loĝantoj de Breslau kaj de la cetera germanlingva provinco Silezio, kiuj ankoraŭ vivis, estis forpelitaj al centra kaj okcidenta Germanio, kaj estis anstataŭigitaj per antaŭaj loĝantoj de orienta Pollando. La forpelo trafis kompreneble ankaŭ la lokajn esperantistojn, ekzemple la familion de la fine de la milito 14-jara Reinhard Selten. Tiel la historio de la urbo Breslau kaj de ties Esperanto-movado finiĝis. Inter la novaj polaj loĝantoj ankaŭ estis iuj esperantistoj kaj homoj eklernantaj la lingvon; tiel ekestis nova loka Esperanto-movado tute sen rilato al la antaŭa. Komuna karakterizaĵo de la malnova Esperanto-vivo en Breslau kaj la nova en Vroclavo estas, ke la urbo kaj en sia germana kaj pola epokoj estis influita per granda universitato kaj multaj studentoj: tial daŭre estas relative multaj junaj esperantistoj en la urbo.
|
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo estas junulara Esperanto-aranĝo por novuloj, organizata unue de la Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” el Vroclavo kaj ekde la jaro 2014 de Pola Esperanto-Junularo kunlabore kun najbaraj junularaj organizoj.
|
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.
|
↑ La e-lingva nomo Breslaŭo estas menciata ekzemple en artikolo de la gazeto The Esperantist el novembro 1904, eventuale temas pri la unua mencio de ĝi. Vidu la artikolon "Esperantigo de loknomoj".
|
Bluas la ekde 1945 oficialaj polaj nomoj, inter krampoj aldoniĝas la historiaj germanaj nomoj validaj ĝis 1945.
|
UEA vivas - Saluton karaj, Jam de kelkaj monatoj aperis interrete novaj videetoj kies celo estas prezenti la… - September 29, 2009
|
TEJO en Ipernity - Saluton! TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) ĵus aliĝis al tiu ĉi retejo. Ni esp… - August 28, 2008
|
Andy Künzli el Svislando kaj Alejandro Cossavella el Argentino estos la ĉefaj gastoj en la 29-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazos sabaton, la 29-an de novembro. Tiu ĉi Malferma Tago estos la unua post la fino de la renovigo de la UEA-domo, kie nun okazas la lasta fazo de tiu plurjara projekto.
|
Inter la membroj de tiu c^i rondo trovig^as c^ino, kies filino geedzig^is kun japano.(:mia respondo)
|
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.
|
Etgert estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2017 la komunumo havis 68 loĝantojn.
|
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
|
La 15-an de julio 1817, kiam Charles estis okjaraĝa, mortis lia patrino. Liaj tri pli aĝaj fratinoj Marianne (1798–1858), Caroline (1800–1888) kaj Susan (1803–1866) prizorgis lin. Ekde la printempo de 1817 li vizitis la lernejon de la unitarisma komunumo. Lia patrino estis kredema unitarismano, sed lian patron oni taksis nekredema. Charles estis baptita en la anglikana eklezio. Ekde junio 1818 li vizitis la privatan internlernejon de Shrewsbury, kiun gvidis Samuel Butler. Tie li studis dum se jaroj. Charles ne multe ŝatis la konvenciajn tradiciajn je antikvaj lingvoj kaj literaturo baziĝintajn leciojn.[1] Plaĉis al li la lernado de kompleksaj aferoj kiel la eŭklida geometrio, kiun instruis al li privata instruisto aŭ la funkciado de barometro, kiun klarigis al li lia onklo Samuel Tertius Galton (1783–1844). Jam tiuepoke Charles kolektis konkojn, sigelojn, monerojn kaj ŝtonojn,[2] kaj multaj promenadoj en la naturo trejnis lian observadkapablon. Instigita de la eksperimentoj de lia pli aĝa frato Erasmus (1804–1881), li multe okupiĝis pri kemio. Charles deziris fariĝi kuracisto kaj jam helpis sian patron en ties kabineto.
|
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Darwin (apartigilo)
|
Charles Robert DARWIN [ĉa:lz da:ŭ.in], foje esperantigita kiel Karlo Roberto Darvino, (naskiĝis la 12-an de februaro 1809, mortis la 19-an de aprilo 1882) estis angla sciencisto, kiu fondis la teorion de evoluismo per natura selektado, kiun li klarigis en gravega verko, La Origino de Specioj eldonita en 1859. Kune kun la genetika teorio de la aŭstra monaĥo Mendelo pri la heredado de trajtoj, la teorio de Darvino preparis la grundon por la moderna scienca biologio.
|
Charles Robert Darwin naskiĝis la 12-an de februaro 1809 en la bieno Mount House, en Shrewsbury. Li estis la kvina el ses gefiloj de la kuracisto Robert Darwin, filo de la naturesploristo kaj poeto Erasmus Darwin. Lia patrino Susannah (1765–1817) estis filino de la ceramikaĵfabrikestro Josiah Wedgwood.
|
La solvo venis al Darvino unu nokton en 1839 kiam li legis verkon de Maltuso. Maltuso diris ke la homaro estos malriĉa kaj malsata por ĉiam ĉar la nova generacio ĉiam estos pli granda ol la havo de nutraĵo. Tial iuj homoj devos morti pro manko de nutraĵo. Tio montris al Darvino la nevideblan manon: malsato kaj morto. Pro la manko de nutraĵo, nur la plej bonaj anoj de speco povas travivi sufiĉe longe por naski la novan generacion, kiu plejparte heredos ilian bonecon, ktp. Tia elekto de naturo Darvino nomis natura selektado (supervivo de la plej taŭgaj). Ĝi estas la klarigo de la evoluo, la klarigo kiun lia avo, kaj multaj aliaj, ne povis vidi. Tiu fariĝis lia teorio de evoluismo.
|
Darvino antaŭsupozis heredon de trajto de generacio al generacio, sed li ne sciis kiel tio okazas. La genoj estis eltrovitaj poste de Mendelo kaj aliaj.
|
Darvino kaŝe priskribas siajn ideojn en libro kaj rakontis pri tiu sole al fidindaj amikoj. Li ne eldonis la libron ĉar la evoluo staris kontraŭ la kristanismo, la sincera kredo de multaj el liaj parencoj kaj samlandanoj. Laŭ la sankta libro de la kristanismo, la Biblio, Dio kreis homon kaj ĉiun specon de vivo en la komenco de la mondo, kiel diris la unua ĉapitro de Genezo.
|
Darvino ade studis kaj verkis pri biologio, sed en 1856, juna biologo, Alfredo Ruselo Valaso sendis leteron al Darvino, petante konsilon. Ankaŭ Valaso vojaĝis ĉirkaŭ la mondo, studis vivon de insuloj (de Indonezio), legis Maltuson, kaj eltrovis la ideon de natura selektado. La letero puŝis Darvinon al eldonado. En 1858, Darvino kaj Valaso anoncis la eltrovon kaj, en 1859, Darvino eldonis la faman verkon, La origino de specioj, kiu klarigas kaj subtenas lian teorion de evoluismo.
|
Kvankam evoluismo detruis la kristanan fidon de Darvino, ĝi ne detruis la fidon de Valaso. Valaso kredis ke homo estis escepto al la regulo de evoluismo: ne pro vantaĵo aŭ fido, sed ĉar evoluismo ne povas sufiĉe klarigi kiel la homa menso estis farita. Darvino ne konsentis kaj klarigis tion en sia alia ĉefa verko, Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871.
|
En 1831, havante 22 jarojn, ŝatanto de skaraboj sen direkto en vivo, Darvino vojaĝis ĉirkaŭ la Tero en la ŝipo HMS Beagle, dum kvin jaroj. La ŝipo esploris en detalo la bordon de Sudameriko por la brita mararmeo, kaj Darvino servis kiel la naturscienca oficiro de la vojaĝo. Dum la vojaĝo Darvino legis la novan libron de Charles Lyell pri la tero, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantaĵojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis—precipe en la insuloj de Galapagoj, kie ĉiu insulo havas sian propran specon de testudo, fringo kaj marigvano.
|
Oktobre 1825 Charles ekstudis medicinon, kiel antaŭe lia frato Erasmus ĉe la universitato Edinburgh. Krom dum la kemilecionoj de Thomas Charles Hope, li enuiĝis dum ĉiuj lecionoj.[3] Lia plej influa instruisto dum la edinbruga epoko estis Robert Edmond Grant, liberpensulo kaj ano de la evoluteorio de Jean-Baptiste de Lamarck (1744–1829). De li li lernis maran zoologion, sciencan observadon kaj la graveco de precizaj notoj.[4] Li okupiĝis ankaŭ pri taksidermio de birdoj, kion li lernis de John Edmonstone, iama nigra sklavo.[5] Charles Darwin estis ano de la Royal Medical Society kaj de la studenta societo Plinian Society, kiel li unue science paroladis pri la memmoviĝemo de ovoj de Flustra (marĉa besteto).
|
Kiam lia patro rimarkis, ke Charles havis malfacilaĵojn pri la medicina studado, li proponis anstataŭe fariĝi sacerdoto de la anglika eklezio kaj komenci studadon de teologio.[6] Post iom da pripensado, Charles konsentis kaj ekstudis en januaro 1828 ĉe la universitato de Kembriĝo. Charles ja diplomiĝis pri teologio, sed sen plezuro kaj taksis la studadon tempomalŝparo[7], tamen poste li nomis la jarojn en Kembriĝo la plej feliĉaj en sia vivo[8].
|
Post morto, la evoluismo de Darvino naskis en politikaj kaj ekonomiaj rondoj la t.n. socian darvinismon , kiu aplikis iujn principojn derivitajn el la biologia teorio al sociaj rilatoj inter homoj, tiel "pravigante" diversajn plejparte reakciajn aŭ imperialismajn praktikojn.
|
La teorio de Darvino skuis la kristanan fidon de la Okcidento kaj Darvino mem perdis sian fidon kaj mortis kiel nekredanto. Utilas, tamen, rilate tion, ne forgesi kion li skribis ĉe la fino de la "Origino de la speco" (1859): "En la vivo, kun ĝiaj diversaj fortoj, origine stampitaj de ka Kreinto laŭ malmultaj formoj, aŭ laŭ unu sola, estas io gradioza; kaj dum nia Planedo daŭrigis turni laŭ la senŝanĝa leĝo de gravito, el iu tiom simpla komenco sennombraj formoj, belegaj kaj mirigaj, evoluis kaj daŭrigas evoluiĝi"
|
Tial laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.
|
Darvino pensis pri la varieco laŭ la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kaŭzoj kiuj formis la teron, ankoraŭ agas nun, iom post iom, daŭre kaj malrapide tra la epokoj. Kiel rivero formas sian vojon. Ĉi tiu estas la skolo de samaspektismo. La kontraŭa, tradicia skolo, katastrofismo, diris ke ŝanĝo estas grandega kaj subita: la kreo de la mondo de Dio, la inundo de Noa, ekzemple. Bona religio, eble, sed malbona scienco, certe: scienco nur povas atesti pri tio, kion oni povas observi laŭ regulo.
|
Aliflanke, en religiaj rondoj (precipe ĉe protestantismo, kaj antaŭ ĉio en Usono) oni perceptis la darvinan evoluismon, pli precize la novdarvinismajn evoluismojn, kiel atakon kontraŭ la Biblio, kaj la rezulta reago estis la reaserto de la kristanaj principoj laŭ kiuj Dio estas la kreinto kaj de la mondo kaj de ĝia evoluo (kreismo); sed prezentiĝis ankaŭ biblia fundamentismo (ne konfuzenda kun la Esperanta fundamentismo kiu kredas sperte pruvebla la interveno de Dio helpanta la evoluon dum apartaj malfacilaĵoj (vidu inteligenta projekto). Tiu fundamentisma plurfaceta movado, biblia ja jes sed eksterhistorie interpretanta, naskis la teoriojn malpropre (ĉar kreistoj estas ankaŭ la nefundamentaj kristanoj) difinitajn tute simple kreistaj, kiu ĉerpas el la unua ĉapitro de la Biblio ne nur la celitan instruon, laŭ kiu la mondo estas kreita de Dio, sed la tutan mitan rakonton kiel sciencan priskribon, aŭ kredas science pruveblaj la pluaj intervenoj de la Kreinto dum la evoluo de la evolucio. Tamen la tielsencaj "kreismoj" estas multfacetaj, foje subtenataj de veraj scienculoj.
|
Karolo Darvin: La origino de specioj. (The origin of species.) Tradukis Klivo Lendon. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2009. 431 paĝoj. (Serio Scienca penso 1.) ISBN 978-90-77066-40-9.
|
En 1837, post kiam li revenis al Britio, Darvino priskribis la vojaĝon en Vojaĝo de la Beagle. Tiam li studis kaj pensis pri evoluo. Kiel sia avo, Erasmo Darvino, Darvino kredis ke specoj de vivaĵoj evoluas—la rezulton li vidis en Galapago kaj eĉ en Britio en la multaj rasoj de kolomboj, rasigitaj de homo. Sed kredo ne estas klarigo: Kvankam li kredis ke evoluo okazis, li ne povis klarigi la manieron. Darvino ja komprenis la rasigadon de kolomboj—homoj elektis kolombojn por naskigi la novan generacion—sed ne tia rasigado en naturo. Kie estas la nevidebla mano kiu elektas la gepatrojn de la venonta generacio? Laŭ Lyell, la nevidebla mano ekzistas nune, ie sub la okulo de Darvino. Sed kie?
|
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.
|
eo: Ni invitas ĉiujn Smolny al komuna migrado en pasintecon spure de niaj prauloj. Personojn el Vroclavo kaj ĉirkaŭaĵo ni invitas al niaj renkontoj kadre de la Genealogia Rondo „Transgentaro ĉe la Silezia Esperanto-Asocio.
|
Tokiponidistoj: Iuj homoj nepre volas fari ŝanĝojn por "ripari" Tokiponon. Jen ludejo por iliaj ideoj.
|
Sébastien Spielmann, vidinte dum la milito de Krimeo la transformadon de gipso-ŝtonoj al gipso, startigis sian industrian ekspluatadon en 1860.
|
La familio ekspluatis la ŝton-minejon dum pli ol jarcento, unue sub-ĉiele, poste sub la monteto de Grasberg. Vasta retaro da galerioj, subtenataj per grandegaj naturaj fostoj, estis fosita sur pluraj miloj da metroj.
|
Dum la terciaro, tavoloj da fibrecaj gipso-ŝtonoj formiĝis ene de malnovaj lagunoj. La kalcio-sulfato kristaliĝis en pli malpli dikajn tavolojn, alterne kun sedimentoj da ŝlimo, kiu iĝis griza marno.
|
Granda kvanto da marno ekstraktita de la minejo iĝis la tero de tio, kio estis iĝonta la tiom aparta hejm-grundo de la bieno de Spielmann. La ŝton-minejo fermiĝis en 1969, kiun progresive anstataŭis prospera negoco de konstru-materialo. La akvo-plenigitaj galerioj, pro la enfluado de fontoj, estis baritaj kaj la enirejoj ferm-ŝtopitaj. La gipso-tavoloj refoje troviĝas en la silento kaj la malhelo de la ter-profundo.
|
Dum la plej kulmina periodo de ekspluatado, eliris ĉiu-jare el la ŝton-minejo 8000 tunoj da gipso-ŝtonegoj, kiuj estis amasigitaj en du grandaj fornoj, kune kun koakso por tritaga kuirado je 180°. Kunpistitaj, poste pulvorigitaj, la gipso-ŝtonoj iĝis malfajna gipso, uzata kiel unua tavolo en konstruado kaj renovigado.
|
Se vi promenas surloke de la malnova ŝton-minejo, vi povas observi sur la monteto-flanko la alsurfaciĝon de etaj tavoloj da fibrecaj gipso-ŝtonoj aŭ de nodetoj da rozkoloraj gipso-ŝtonoj, kaj eĉ pluki nombrajn restaĵojn sur la tero de la vitejo.
|
4) El Vjetnamio 22 homoj partoprenis kaj ĝi okupis la 3an lokon rilate al la nombro de partoprenantoj (en septembro 8). En la venonta sumoo Vjetnama Esperanto-Asocio rekomendos al la membroj partoprenon en la sumoo.
|
Por tiu ĉi sumoo laboris ok homoj: Renato (Serbio), Jitka (Italio), Vasil (Turkio), Monsano (Japanio), Aleksander (Pollando), Arase (Japanio) kaj Hori (Japanio) por prizorgi la partoprenantojn kaj Krystyna (Pollando) por la retejo kaj la diplomo. Ni danku al tiuj kunlaborantoj. Ni atendas novajn prizorgantojn en 2014.
|
1937: Aldono al la 4a sekcio. En: Internacia konferenco Esperanto en moderna vivo. Esperanto en lernejoj, sciencoj kaj teknikoj, internacia trafiko, intelektaj interŝanĝoj. Raportoj kaj konkludoj. <Paris, 1937>, 142 p.
|
Robert GERARD, estis franca geologo, esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro pri "geologio kaj mineralogio".
|
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.
|
En la tagoj 2-a, 3-a de septembro mi kun mia edzino vojagxis per mia auxto por mangxi bongustajxojn. Mi ne uzis auxtovojon. Veturado en auxtovojo estas seka, ne interesa, nek gxua, nek plezura. Survoje mi hazarde trovis belan vicon de pinarboj. Cxi tiu vojo estas iama Tokai-do unu el malnovaj naciaj vojoj.
|
Post cxirkaux 120-kilometra veturado mi atingis la havenon de Morosaki, kiu estas cxe la pinto de la duoninsulo Tita. Tie mi parkis la auxton, kaj persxipe iris al la insuleto Himaka-sima".
|
Ni promenis, vagis en la labirinto, kiun faras mallargxaj voetoj, en la urbeto cxe la haveno. Kvankam la urbo estas ege malgranda, la labirinto estas suficxe kompleksa. En la insulo oni veturas cxefe per motorciklo.
|
En la urbeto estas budhisma templo, kie mi trovis cxarman bonzon (japane Zizou, en la Japana-Esperanto vortaro "Ksitigarbo", sed la vorto ne trovigxas en la Esperanto-Japana vortaro, nek en PIV).
|
Ankoraux dauris bongustajxoj, ekz. konkuloj (halioto, meretriko, turbo <turbo sazae>), boligita polpo, frititaj salikoko kaj kongro (marangilo)...
|
En la sekvanta tago ni veturis al la urbo Matusaka, kie ni mangxis faman bovajxon. En la tria tago Tajfuno la 21-a pelis nin al la hejmo.
|
Falantaj muroj de Trevor Steele estas tre plaĉa libro, facile legebla. Ĝi priskribas la travivaĵojn trafitajn de T. Steel ĉefe en Sovetunio antaŭ la falo de la fi-fama muro kaj poste en kelkaj orientaj landoj de Eŭropo, Brazilo kaj Aŭstralio. La tekstoj estas tre bone skribitaj kun multe da humuro kiu ofte ridigas la leganton.
|
Subsets and Splits
No community queries yet
The top public SQL queries from the community will appear here once available.